[] [] [] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Agadoj > Esperanto ĉe Lionbridge Language Research

laste ĝisdatigita je la 18a julio 2018

Esperanto ĉe Lionbridge Language Research

Informo de UEA por Esperanto-parolantoj

UEA konsentis diskonigi informon pri lingvo-esplora projekto, aplikanta Esperanton. Tamen notu ke ne estas projekto de UEA sed de la privata firmao https://www.lionbridge.com

Jen, la Esperanta versio de la invitletero de Lionbridge Global Services For Machine Intelligence :

Ni baldaŭ komencos novan kaj tre inspirdonan projekton, kaj por ĝi ni serĉas Esperanto-parolantojn en denaska kaj preskaŭ-denaska niveloj. Ni esperas, ke vi povus helpi nin trovi kandidatojn kun bona scio de Esperanto. Ni tre ŝatus vian partoprenon en ĉi tiu projekto, kaj ni instigas vin dividi ĝin kun viaj kolegoj, amikoj kaj familianoj, kiuj ankaŭ parolas ĉi tiun lingvon en preskaŭ-denaska nivelo.

La celo de la lingvo-esplora projekto estas helpi disvolvigi parolad-rekonan teknologion por Esperanto.

La tasko, kiun vi devos plenumi, estas simpla kaj ne postulas specialajn sciojn aŭ antaŭan sperton. Vi vidos frazojn aŭ partojn de frazoj en la esplorata lingvo kaj devos registri vian voĉon dum vi legas ilin laŭte.

La nepra kondiĉo estas, ke vi parolu la lingvon kiel denaskulo aŭ en tre alta nivelo. Tamen partoprenantoj povas loĝi ie ajn en la mondo, la taskoj povas esti faritaj hejme. Vi bezonos havi Android-telefonon aŭ tabletonplatkomputilon. Alternative, vi ankaŭ povas uzi ajnan komputilon kun retumilo Chrome, mikrofono, interreta konekto kaj kvieta ĉambro por fari viajn registraĵojn.

Bedaŭrinde, tio ankaŭ signifas ke vi ne povos kompletigi nian taskon per iOS-aparato.

Ĉi tie estas la detaloj de la projekto, kiuj helpos komenci :
* Vi devas havi 18 jarojn aŭ pli ;
* La daŭro de la tasko estas ĉ. 2 horoj ;
* Pago : 80 USD post plenumo de la tuta tasko. La pago estos ĝirata per PayPal aŭ rekte al la banka konto per XendPay.

Por partopreni vi nepre bezonas plenigi la aliĝilon ĉe : https://fs30.formsite.com/LB2014/form264/index.html

Post taksado de via aliĝilo, nia teamo de produktado kontaktos vin kun pliaj detaloj kaj instrukcioj (atentu ke la letero ne pereu en spam-dosierujo).

Se vi volas ekscii pli multe pri Lionbridge kaj kion ni faras en Lionbridge GSMI, vi povas legi nian paĝaron ĉe : https://www.lionbridge.com/en-us/global-services-for-machine-intelligence

— 
Konsiloj de la UEA-respondeculo :

* La Esperantaj vortoj kaj nombroj, kiujn necesas laŭtlegi, ofte estas gramatike ne interligitaj. Ne necesas ilin korekti dum la legado : per ili oni instruas komputilan programon kompreni parolatan lingvon, do, bonvolu prononci tiel, kiel estas skribite.

* La programo, per kiu oni plenumas la taskojn, havas anglalingvan interfacon. Tre baze : oni klakas la grandan butonon por (1) komenci kaj por (2) fini la sonregistradon de ĉiu frazo.

Se vi renkontus problemon kaj dezirus ricevi klarigon, retmesaĝu al reto@uea.org

En la sama rubriko:

mallonge


Muzeo Mundolingua

Je 170 kvadratmetra surfaco, la daŭra ekspozicio Mundolingua proponas agrablan kaj originalan viziton, dank’al siaj nombraj temaj alkovoj.
Legu pli


Pasie pri lingvoj !

Multlingva retejo pri la lingvoj de Eŭropo : lingvo.info