[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Kursoj, staĝoj kaj ekzamenoj > Ekzamenoj

laste ĝisdatigita je la 25a marto 2019

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Ekzamenoj

Ĉiu-jare ekde 2012, la Centro por Perfektiĝo pri Fremdaj Lingvoj de la Universitato Eötvös Loránd (Budapeŝto, Hungario) organizas sesion de internaciaj ekzamenoj de Esperanto laŭ la komuna eŭropa referenc-kadro por lingvoj (KER). Eblas trapasi ekzamenojn por la niveloj B1, B2 kaj C1.

Centro por ekzamenoj funkcias en Parizo ekde 2012. La venonta sesio okazos sabaton la 15an de junio 2019.

Informoj kaj aliĝoj https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

Informkunveno, lundon la 29an de aprilo 2019, 18h30, Espéranto Paris Île-de-France, 4 bis rue de la Cerisaie (je la angulo kun la strato Jacques Cœur), 75004 Paris (metroo Bastille).

Malferma al ĉiuj kiuj jam iom konas Esperanton (kiuj kapablas legi tiun anoncon) eĉ se ili ne regas la francan.

Por informiĝi aŭ por aliĝi, retmesaĝu al info@esperanto.paris

2018 : Sepa Tutmonda KER-ekzameno
Kandidatoj en Parizo
2015 : Kvara Tutmonda KER-ekzameno
Kandidatoj el Parizo (3a distrikto)
2015 : Kvara Tutmonda KER-ekzameno
Kanidatoj el Parizo (4a distrikto)
2014 : Tria Tutmonda KER-ekzameno
Kandidatoj el Parizo
2013 : Dua Tutmonda KER-ekzameno
Kandidatoj el Parizo

La Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) estas novtipa ekzamensistemo (legu pli ĉe edukado.net).

En la sama rubriko: