[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Agadoj

Agadoj

Kunvenoj, renkontiĝoj, budoj, diversaj okazaĵoj : trovi tie ĉion, kio okazas en Esperanto en la regiono.

Esperantaj ludoj

Venu ludi kaj babili kun ni !
La kvina de Majo, el 14:00 ĝis 18:00.

Esperanto ĉe PolyglotClub

Por renkonti esperanto-parolantojn en Parizo, unu vendredon monate je la 20a vespere, apud placo Denfert.

Venonta dato estas la 3a de majo 2019.

Kafejo Esperanto

Rendevuo je la 19a sabaton la 9an de marto 2019 en la kafejo Bar Belge, Maisons-Alfort (94) apud Parizo.

Kultura parolrondo

Venonta dato estas Lundo la 6a de Majo 2019 :
Kiel verki poeziaĵojn

Alvoko : kandidatiĝi por la Komitato de via Federacio

Nova komitato estos elektata dum nia jarkunveno. Bonvolu ne heziti presentiĝi kiel kandidato ! Limdato : 17/02/2019

"Kroatio" : prelego de Alan Neven Kovacic

Lundon, la 11an de februaro ekde 18a30. Okaze de sia prelegturneo en Francio, Alan Neven Kovacic prelegos en la sidejo..Ne maltrafu tiun interesan kunvenon !

Brokanto

Vendado de libroj kaj diversaj varoj en Paris-Bastille, sabaton la 8an de julio 2017 de la14a ĝis la 20a. Por ĉiuj.

Sabataj Esperanto-kunvenoj

Venonta rendevuo estos sabato la 26a de novembro 2016 pri Irano.

Por ĉiuj Esperanto-parolantoj.

Ĝemelaj urboj

Listo de ĝemelaj urboj de Parizo kun aktiva Esperanto-grupo

Kiel agadi por kaj per Esperanto

Diskutrondo okazanta ĵaŭde vespere en la Ĉerizejo.

Radio Esperanto (89,4 MHz)

Ĉiu vendrede, de la 17a30 ĝis la 19a, dulingva elsendo aŭskulteblas en « Radio Libertaire » : aktualaĵoj, muziko, intervjuoj, renkontiĝoj kun alilandaj esperantistoj, debatoj, informoj pri Esperanto.

Kursoj, staĝoj, ekzamenoj

La francilia federacio zorgas pri organizado de la kursoj, staĝoj kaj ekzamenoj proponataj en la sidejo de la asocio Espéranto-France.