[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Federacio

Federacio

Francilia Esperanto-Federacio

Sidejo de la asocio

La asocio Esperanto Parizo Francilio havas komunan sidejon kun la asocioj Espéranto-France kaj Espéranto-Jeunes. Vidu tie la adreson kaj malferman horaron.

La Eta Princo denove haveblas !

La Eta Princo aĉeteblas ĉe nia asocio apud placo Bastille en Parizo.

Biblioteko Hippolyte Sebert

Biblioteko Hippolyte Sebert estas biblioteko pri historio de Esperanto en Francio, ĉefe rilate la finon de 19a jarcento kaj la komenco de la 20a jarcento.

Membro-kunvenoj

Ĉiu-jare, ĝenerale en printempo, okazas membro-kunveno de la federacio Francilio (Espéranto Paris Île-de-France).

Jen informoj pri la pasintaj. Ĝis la venonta en printempo 2019.

Komitat-kunsidoj

Plurfoje jare, okazas komitat-kunsidoj de la federacio Francilio (Espéranto Paris Île-de-France).

Jen la protokoloj de la pasintaj kunsidoj.

Administrado

La federacio estas administrata de komitato kaj estraro.

Ĉiujare, parto de la komitato estas elektita dum la ĝenerala jarkunveno. Poste la komitato elektas novan estraron.