duan jaron (eksa Diversaj kreivaj agadoj)
lasta ĝisdatigita je la 3a oktobro 2011
Tio estas nek kurso nek restoracio, sed "hispana gastejo", kie ĉiu partoprenanto kunportu ion gustumeblan disvidindan.
Okazas ĉiun ĵaŭdon de la 18a ĝis la 20a
En nia sidejo
Espéranto Île-de-France
4 bis rue de la Cerisaie
75004 Paris
Ĉiu esperantisto estas bonvena, des pli laŭ alporto ! Ĉiu povos libere alveni. Tamen, por organizi, preferinde estas, ke oni sin anoncu.
Nia francilia prezidanto William kaj Michèle strebos organizi tiujn aranĝojn, laŭ deziroj kaj kunlaboro de la volontuloj. Se tio interesas vin, diru viajn demandojn, proponojn, ktp, al William aŭ al Michèle : 01.47.99.75.51.
Hodiaŭ, la 3an de Novembro, ni estis 7 por gustumi strangan kivikukon kun ĝia recepto, antaŭ ol strebi pri "krucenigmo" kaj organizigi venontajn ĵaŭdojn tiel :
10a de Novembro :
— Langarompilo (propono de Isabelle Nicolas)
— "Ĉu ni mortu aŭ prosperu" : artikolo de Etsuo Miyoshi en la lasta numero de "Esperanto Revuo" de UEA pri "testamento" de Geremek.
17a de Novembro :
— Isabelle Nicolas kunportos Boĵolezan vinon : ĝin trinkate ni rigardos la usonan metodon "Pasporto al la tuta mondo".
24a de Novembro :
— Ni cerbumos pri la peticio por la Esperanto en la Franca "BAC".
Por Decembro, ni urĝe atendas viajn proponojn.
Regis antaŭvidas meti sur la reton amuzan rakonton : kiun li ĉerpis el la kelo.
Por daŭrigi la kukkonkurson (ideo de Rose Sanz), kiun Maria Fessl komencis lastan semajnon (27/10) per la perfekta "Reĝino de Sabo". Ni atendas pliajn volontulojn.