Esperanto Francilio

Hejmpaĝo > Eventoj > 80a kongreso de SAT
[ cet article en français : Congrès de SAT - 2007 ]

80a kongreso de SAT

Anthony, 21 - 28 julio 2007

lasta ĝisdatigita je la 30a aprilo 2007

La 80-a kongreso de SAT okazos inter la 21-a kaj la 28-a de julio 2007, je 12 kilometroj sude de Parizo. La elektita kongrestemo estos Internacia solidareco. Al ĝi estos dediĉitaj pluraj prelegoj kaj debatoj, enkondukitaj de kamaradoj el diversaj mondopartoj.

Temoj de la Socia forumo :

  • Amasmedioj kaj informomanipulado
  • Enmigrado
  • Semo-produktado kaj -uzado.
  • Liberaj programoj kaj intelekta posedorajto
  • Malarmado
  • Spertoj en la pasinta MSF en Najrobo, socipolitika situacio en Tanzanio.
  • Personoj en handikapiga situacio.
  • Precizigota. logo SAT Bela programo de interesaj — laŭ historia, kultura kaj socia vidpunkto — ekskursoj. Bv urghe enskribiĝi.

Infankongreseto sub kompetenta prizorgado (i.a. de Elisabeth Barbay) ebligos serenan partoprenon de gepatroj.

Bonvolu atenti ke la tarifo de la kongreskotizo transiros de 64 al 75 € post la 30a de aprilo, kaj al 85 € post la 30a de junio 2007.

Bazaj praktikaj informoj kaj aliĝilo ĉe www.satesperanto.org

 
Retejo realigita per SPIP - Gastigata de linguaforce